80 % de chuj flankaj kurbigoj de spino estas idiopatiaj skoliozoj de kiuj etiologia faktoro ne estas ghis nun oficiale konata.
Vorto "idiopatia", lau latina lingvo signifas: memesta. Mi opinias, ke chuj defektoj de osto-muskola skemo havas sian kauzon kaj ne estas memvolaj. Lige kun tio, en sekvonta parto de tiu-chi artikolo mi intence uzados vorton "idiopatia" metitan en citilon.
Medicina difino en latina lingvo "pelvis scoliotica" kio signifas pelvon deformitan rezulte flanka kurbigo de spino, oni povas anstatau uzante difinon "scoliosis pelvica". Tiu lasta deturnas dependon de kauzo kaj sekvo.
Sur la bazo de teorio de Yumeiho metodo, kaj sepjara observado mi povas konstati ke proceso de formigho de tn. "idiopatia" skoliozo komencas en utero de patrino, au dum naskigho.
Medicinaj ekzamenoj en centro ART., faritaj che sesmonataj infanoj ghis 18 jaraj montras sendube ke pli ol 95 % el ili, havas eksterregule metitaj ostojn de pelvo. Certe, tio ne signifas, ke flanka kurbigo de spino estas tuj rimarkitaj en chuj kazoj. Proceso de naskigho de skoliozo estas komplikita kaj dependas de individuaj ecoj de infano.
Unuaj simptomoj oni povas rimarki ekde 1-a ghis 7-a jaro, tiam, kiam ni plej ofte renkontas funkcian flankan kurbigon , alie nomatan statikan.
Ghi estas unuarka kurbigo - returnata.
En chiuj tiuj kazoj korekto de dismeto de pelvo kauzis foreston ia ajn flanka kurbigo de spino.
Do, ni konstatas, ke korekto de pozicio de pelvo gvidata per Yumeiho metodo, havas nekonata ghis nun profilaksan karakteron.
Konvencaj metodoj nune aplikataj, kiel ekzemple korekta gimnastiko, korsetoj, masaghoj au elektrostimulado ne donas pli grandajn rezultojn en kazoj pli progresintaj, kiam ni jam havas aferon kun struktura skoliozo (fiksita, nereturnata). Okazas tiel pro tio, ke kauzo de skoliozo ne ighis eliminata. Kiam pelvo trovighas en asimetria situo, ghi kauzas pliprofundigon de skolizo.
Por ghuste kompreni proceson de formigho de "idiopatia" skolizo, oni devas proksimigi biomekanikon de pelvo. Jen, regule situata pelvo:
Ghi konsistas el tri partoj: dekstra osto de pelvo, maldekstra osto de pelvo kaj sakro.
Regula situo de chuj tiuj ostoj estas simetria rilate al. Sageta ebeno. Alteco de situo de kusinetoj de koksaj artikoj, koksaj teleroj, rilate al. tiu-chi ebeno estas samspeca.
Fundamenta movado kiu transformigas situon de pelvo rilate al. ghi-mem, povas sekvi en sakroilia artikoj.
Ghis antau nelonge, okcidenta medicino opiniis tiuj-chi artikoj kiel nemoveblaj. Nune, pli kaj pli malmulte da kuracistoj opinias same.
Tiu translokigho sekvas en chuj direktoj.
Kaj kiam dekstra osto de pelvo delokighas supren (plej ofta kauzo) samtempe tordighas ghis la mezo, kaj deflankighas per supran parton reverse kaj suban antauen. Sakro turnighas kontraudirekte. Maldekstra osto de pelvo malaltighas, turnigas ekde mezo, supra parto delokighas antauen, kaj malsupra dorsen.
Desegnoj montras pelvon en diversaj pritraktoj.


Rughaj montriloj indikas estighitajn translokighajn kaj bluaj konforman situan de koksaj artikoj dum simula turnigho.
Translokigho de pelvo ne okazas selekte.
Kune kun supra kaj malsupra parto de osta skemo sekvas ankau translokighoj. Kaj konforme, en kunigo de sakro kun lumba parto de spino, kvina lumba vertebro turnighas konkorde kun turnigho de sakro, anstatau tio vertebroj kiuj trovighas supren turnighas kontraue.
Okazas tiel sendube kauze pli forta ligigo de sakro kun kvina lumba vertebro ol ke ligigo de kvina kun kvara. Tio ankau eksplikas en certa parto, formigon de rotacio de vertebroj en flanka kurbigo de spino tn. Rotoskoliozo.
Kunigo de pelvo kun gamboj montras ankau difekton kiu konsistas en eksterregula pozicio de kapetoj de femuraj ostoj rilate al. kusinetoj de koksaj artikoj.
En kompara esploro pri longeco de gamboj, gvidita en surventra pozicio oni klare vidas mallongigo de dekstra gambo rilate al maldekstra.
Okazas tiel pro tio ke kusineto de dekstra koksa artiko kun dekstra osto de pelvo delokighas supren, antauen kaj ankau ghis la centro tirante en la sama direkto dekstran gambon.
Sur sekvonta desegno oni markis per blua koloro apogpunktaj de koksaj artikoj en priskribita kazo.
Esploro de situo de pelvo kaj ankau de longeco de gamboj devas esti farita en pozicio surventre-kushanta, char tiam funkcias neniu forto lau vertikala akso de skemo. En tia-chi esploro oni povas ofte rimarki pli fortan strechon de muskuloj en maldekstra parto de lumba spino, kio sugestas inklinon al. flanka kurbigo de spino arke al. maldekstra direkto. Situacio shanghas tiam kiam ni ekzamenas pacienton kiu trovighas en staranta pozicio.
Tiam pelvo ne montras neregulan pozicion se temas pri alteco de pozicio de koksaj teleroj. Nur levita skapolo sugestas perturbon de simetrio de osta skemo.
Dekstra - "mallonga" gambo, apogita same kiel maldekstra sur rekta planko, malaltigas dekstran koksan teleron ghis regula pozicio. Spino, havante nun horizontalan bazon ne indikas flankan kurbigon.
Observacio de statuo de paciento montras, ke pli komforte estas por li stari sur pli sharghita gambo, sed post momento, li senkonscie transjhetas pezon sur maldekstra piedo. Dum ke li marshas, situacio ripetas pasho post pasho. Maldekstra, pli longa gambo estas plej forte sharghita. Finfine, tio kauzas delokigho de maldekstra koksoosto antauen kaj centre kaj rezulte kompara niveligo de longeco de gamboj.
Nune, dum ekzameno en staranta pozicio, pelvo en la dekstra parto okazas suprenlevita rilate al. maldekstra. Spino en lumba parto elklinighas maldekstre, sed silueto volante gardi ekvilibron en supra parto inklinas dekstre, kio kauzas unuarkan kurbigon de spino (legu: funkcian, statikan, returnatan) preskau sur la tuta ghia longeco.
En tiu-chi fazo de kurbigo, kiropraktika (Yumeiho) korekto de situo de pelvo donas preskau tuj efekton.
Pelvo restas regule situata, longeco de gamboj egaligata kaj spino stabiligas sian pozicion en sageta ebeno.
Kio okazas dum ke oni ne faris tian ekzercon?
Tiam sharghita, maldekstra gambo starighas efike pli granda subdislokacio de maldekstra koksoartiko plej mallonga ol la dekstra. Asimetrio profundighas. Spino kurbighas ankorau pli profunde, arke maldekstren. Tio kauzas maleblecon ekteni ekvilibron, do, pezo de korpo estas trjhetita sur la dekstra gambo, kaj supra parto de korpo direktas al. maldekstra, penante egaligi ekzistantan kurbigon. Tamen tio ne eblas, kreighas dua arko supren la unua, direktita dekstren. Ghi estas duagrada kurbigo (egaliganta).
Nun ni renkontas strukturan skoliozo (nereturnatan). Eksterregula shangho de vertebroj, inter-vertebraj diskoj kaj nereturneblaj shanghoj en spino, kauzas malfortigon de muskola korseto, de kiu rezulto estas progresanta kurbigo.
Kuntiro de muskoloj kiuj precize ligitaj kun translokigho de pelvo, estas dislokitaj asimetrie kio malfaciligas iun ajn penadon de kuracado.
Yumeiho metodo eblighas kuracadon de "idiopatia" skoliozo. Ghia efekto dependas en granda parto de grado de progreso en malsano. Ju pli malgranda grado des pli granda shanco de sukceso. Desegno malsupre montras malgrandan kurbigon de spino che 10-jara knabino kaj ekkuraciita kurbigo post serio de 20 ekzercoj per Yumeiho metodo.
Tiam, oni aplikas al. ili longdauran terapion per Yumeiho metodo. Multe da infanoj ni sukcesis kuraci el tiu grava malsano, sed che aliaj ni povis nur haltigi progreson de kurbigo. Aliajn infanojn ( kun kurbigo en limo 50° - 80° ) ni nur pretigis al. operacio.
Baze al. niaj observoj en la Centro ni komencis vastan agadon per senpagan preventon che infanoj. Ni opinias, ke kuracado devas antaustaui preventon kaj prevento devas antaustaui instruon.
Dum ekzameno de defektoj de staturo de infanoj ni kontrolas asimetrion de l’osta skemo, korektas tiujn asimetriojn en komenca stato, kaj ordonas serion de ekzercoj per Yumeiho metodo.
Chiu infano kiu estas alkondukita al. ghusta stato, estas poste senpage kontrolita per nia Centro. Kontrolo okazas unufoje chuj kvar monatoj. Dum chiu vizito ni informas gepatrojn en la temo de difektoj de staturo kio fruktas per pli granda disvastigo de informoj pri skoliozoj kaj metodo de Yumeiho.
Kiam unu kaj duona jara infano marshas chirkau tablo (tenante sin) nur maldekstre, kaj ne sukcesas fari mem dekstre tio povas signifi delokighon de pelvo kaj mallongigo de maldekstra gambo.
Kiam okjara infano sidas apud skribotablo kaj suprenfaldas dekstran gambon metante dekstran piedon sub dekstran gluteon, tio signifas, ke nature faras submetajhon egaligan delokigita pelvo.
Tiuj observoj kaj multe da aliaj pri kiuj ni parolas ankau en informiloj donas plej grandan konscion de socio kaj permesas frue preventi al. tiu grava malsano kiu estas "idiopatia" skoliozo.
Sendube, venas demando kie kushas kauzo de delokigo de pelvo. Vershajne kauzas asimetrie situata utero de patrino. En chirkauajho de utero komencas vivo de venonta homo.
Niaj esploroj montris en granda parto, ke infanoj, che kiuj oni ne konstatis delokigon de pelvo ne havas grandajn problemojn kun la sano kaj iliaj patrinoj havas ankau regule situatan pelvon.
Ankau plejparto da niaj maturaj pacientinoj che kiuj ni stabile korektis pelvon antau gravedeco naskis infanojn kun tute simetria pelvo.
Kvankam mekanismo de deformacio de pelvo ne estas totale evidenta (estas kelkaj teorioj) neceso de prevento de flanka kurbigo de spino oni povas transmeti el infano al venonta patrino.
Autoro de tiu chi artikolo estas Maciej Dłuski - diplomita masaghisto kaj ankau terapiisto kaj instruisto de YUMEIHO metodo. Tio chi prilaboro estis unuafoje oficjale prezentita dum medicina kongreso de UMEA je la 05 julio 1997 en Krakovo.